Search

Home > Pola Retradio en Esperanto > E_elsendo el la 26.06.2018
Podcast: Pola Retradio en Esperanto
Episode:

E_elsendo el la 26.06.2018

Category: Society & Culture
Duration: 00:25:02
Publish Date: 2018-06-26 15:49:32
Description:

La 765-a E_elsendo el la 26.06.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni denove proponas Trarigardon de la E-Gazetaro, en kiu ni foliumas la 150-an numeron de „La Lampiro”, la majan kaj junian numerojn de „La Revuo Orienta”, la 3-an nunjaran numeron de „Norvega Esperantisto” kaj la junian numeron de „Esperantolehti”.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la migroproblemoj en la Unio kaj en Pollando; al la alvoko de Konsilio de Eŭropo al Rusio pri redono de la vrako de la pola aviadilo kaj aliaj dokumentoj ligitaj kun katastrofo apud Smolensko de antaŭ 8 jaroj; al la populareco de Muzeo de Johano Paŭlo la 2-a en lia naskiĝloko Wadowice.
– La sciencbultena temo traktas tion, kiel prepar- kaj servomaniero de krudaj fruktoj kaj legomoj efikas sanige.
– En la hodiaŭa elsendo kantas SoNori memorigante fragmente sian originalan E-kanton „Ĉio estus vana”.
La akompana foto el la Interreto prezentas internon de la Muzeo en la naskiĝdomo de Johano Paŭlo la 2-a en Wadowice.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Total Play: 0

Users also like

100+ Episodes
Rádiofobia .. 500+     80+
9 Episodes
De Netflix N .. 1K+     70+
50+ Episodes
Art Talk in .. 50+     7
900+ Episodes
Spanish Podc .. 600+     70+