Search

Home > Pola Retradio en Esperanto > E_elsendo el la 13.07.2018
Podcast: Pola Retradio en Esperanto
Episode:

E_elsendo el la 13.07.2018

Category: Society & Culture
Duration: 00:24:52
Publish Date: 2018-07-13 03:35:40
Description:

La 770-a E_elsendo el la 13.07.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia komenca kulturkronika informo rilatas al ege interesa, la unuan fojon tiom ampleksa en Pollando, ekspozicio de la pentraĵoj de la 19-jarcenta pola pentristo, vivinta en Munkeno, Józef Brandt.
– Tiun kulturkronikan informon sekvas sciigo pri nova KD de la brazila kantisto Rafael Milhomem, „Flugantaj Melodioj” disponigebla pere de Vinilkosmo [https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/84-albumo-flugantaj-melodioj-de-rafael-milhomem-esperanta-klasika-muziko.html]. Ni citas la vortojn de la kantisto pri ĉi tiu KD, kiujn li aperigis pere de jutubo: https://www.youtube.com/watch?v=uNcUBbBF4To.
– La E-komunumaj informoj rilatas al la proksimiĝanta 103-a UK en Lisbono. UEA serĉas volontulajn filmontojn de la kongreso. Oni kontaktu tiurilate estraranon Emilio Cid; La nunjara premio Maŭro La Torre estas aljuĝita. Ĝi estos enmanigita dum la kongresa Tago de la Lernado. Ĝian enkondukan programon ni prezentas sekve.
– En la nunsemajna Leterkesto ni i.a. dankas pro la informa disvatigado de niaj elsendoj kaj prezentas sonmesaĝon de unu el niaj ĉinaj aŭskultantoj.
– Muzike ni memorigas fragmente la kanzonon „La aventuro” de KTP el ilia KD eldonita de Vinilkosmo „Plaĉas al mi”. KTP prezentiĝos en la kultura programo de la baldaŭa Hispana E-Kongreso.
– Nia programrilata interreta foto prezentas la tolaĵon de Józef Brandt „Fuĝo”.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Total Play: 0

Users also like

100+ Episodes
Rádiofobia .. 500+     80+
9 Episodes
De Netflix N .. 1K+     70+
50+ Episodes
Art Talk in .. 50+     7
900+ Episodes
Spanish Podc .. 600+     70+