Search

Home > Pola Retradio en Esperanto > E_elsendo el la 25.09.2025
Podcast: Pola Retradio en Esperanto
Episode:

E_elsendo el la 25.09.2025

Category: Society & Culture
Duration: 00:27:43
Publish Date: 2025-09-25 20:19:21
Description:

En la 1427-a E_elsendo el la 20.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

  • Hodiaŭ nian felietonon pri historia figuro ni dediĉas al Maria Leszczyńska, kiu dum 43 jaroj estis reĝino de Francio. La 300-a datreveno de ŝia edziniĝo al Ludoviko la 15-a pasis la 6-an de septembro omaĝita per rekreo de la historia sceno en Fontainebleau.
  • En la kultura kroniko ni informas pri Pola Kultura Semajno en Osaka; pri urba ludo en Zagrebo omaĝanta ĝian poldevenan, meritiĝintan urbestron; pri baldaŭ okazonta en Lodzo Festivalo de Multaj Kulturoj;
  • En la E-komunuma segmento ni informas pri la iniciatita de UEA Semajno de Lingvoj kaj Paco (21-26.09);
  • En la hodiaŭa elsendo akompanas nin denove Flori Floro per fragmento de sia plej nova kanto „La vento de Aŭtuno”; La interreta foto prezentas iun el la portretoj de la reĝino Maria Leszczyńska, al kiu estas dediĉita nia felietono;
  • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Total Play: 0

Users also like

100+ Episodes
Rádiofobia .. 500+     80+
9 Episodes
De Netflix N .. 1K+     70+
50+ Episodes
Art Talk in .. 50+     7
900+ Episodes
Spanish Podc .. 600+     70+