|
Description:
|
|
En la 1409-a E_elsendo el la 25.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la enonduka parto de la elendo ni enrigardas la kalendarfolion plukante el ĝi kelkajn historiajn eventojn ligitajn kun la 25-a de julio en Pollando kaj en la mondo;
• Starante sojle de la E-Tago ni referencas al ĝi el kelka perspektivo citante konforman fragmenton el la libro de Edmond Privat „Vivo de Zamenhof”. La aluditan en ĝi poeziaĵon „Ho, mia kor’” ni memorigas en la plenumo de Remigiusz Kossakowski, ne plu vivanta pola tenorulo kaj esperantisto;
• La kulturkronikaj informoj koncernas la antaŭnelonge malkovritan monumenton de pola skulptistino Maria Sonowska en Stokholmo; Ekspozicion pri la renesancaj kopioj de Ptolomeo-mapoj en Varsovio; la komenciĝontan semajnfine Festivalon de Beskidy-montara Kulturo en la suda Pollando;
• En la E-komunuma segmento ni informas pri nia redakcia raportado el la 110a UK en Brno prezentante jam la konresraportan signalon. Kaj krome ni sciigas pri la nova scienca premio atribuota en Brno; la loko de la 111-a UK 2026 (Gratz, Aŭstrio) al kiu eblas aliĝi favorpreze dum la UK en Brno; pri verko dediĉita al la historio de Esperanto en Zamoro, Hispanio; Krome ni informas pri la jam aliĝintaj al la UK en Brno pli ol 1100 esperantistoj;
• En la hodiaŭa elsendo krom la jam menciita „Ho, mia kor’ ” ni memorigas la prikongresan kanton de Georgo Handzlik „Kiam venas konges…” kaj citas el la reto la ĉeĥan popolankanton „Mistříňanka – Lojza”, kiu estas bazo de nia kongressignalo;
• La hodiaŭa programinforma foto el la reto prezentas la historian ekzempleron de la Unua Libro en la pola lingvo;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo. |