Search

Home > Pola Retradio en Esperanto > E_elsendo el la 05.05.2025
Podcast: Pola Retradio en Esperanto
Episode:

E_elsendo el la 05.05.2025

Category: Society & Culture
Duration: 00:29:37
Publish Date: 2025-05-06 08:10:42
Description:

En la 1393-a E_elsendo el la 05.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• Nian ĉi-semajnan felietonon ni dediĉas al elstara pola-germana kirurgo, la kreinto de du kirurgiaj skoloj: la pola en Krakovo kaj la germana en Vroclavo (Breslau), Jan Antoni Mikulicz-Radecki. Post kelkaj tagoj pasos lia 175-a naskiĝdatreveno.
• En la komenca kulturkroniko ni informas pri interesa ekspozicio de malnovpreĝaĵoj en la universitata biblioteko de Krakovo lige kun la jubileo de la miljariĝo de la unua kronita pola reĝo; pri repliko de la Sukcena Ĉambro en muzeo de la loko Mamerki.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la jama ebleco aliĝi al la nunjara RETOSO kaj la porinfana desegnokonkurso „La plej grava nomo por mi”, kiun povas partopreni ankaŭ infanoj ne konantaj Esperanton. Kontaktoadreso: magdaszczot@tlen.pl.
• Fine ni renkontiĝas en Leterkesto.
• Muzike ni memorigas la E-version de la kanzono “La geamantoj sur la verda benk'” el la KD eldonita de Vinilkosmo „Jacques Yvart kantas Georges Brassens. La hodiaŭan programinformon akompanas foto prezentanta eksponaĵon en la jubilea ekspozicio en la universitata biblioteko en Vroclavo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

Total Play: 0

Users also like

100+ Episodes
Rádiofobia .. 500+     80+
9 Episodes
De Netflix N .. 1K+     70+
50+ Episodes
Art Talk in .. 50+     7
900+ Episodes
Spanish Podc .. 600+     70+