Search

Home > Pola Retradio en Esperanto > E_elsendo el la 25.03.2022
Podcast: Pola Retradio en Esperanto
Episode:

E_elsendo el la 25.03.2022

Category: Society & Culture
Duration: 00:26:18
Publish Date: 2022-03-25 19:37:27
Description:

La 1155-a E_elsendo el la 25.03.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En ĝia enhavo vi aŭdas, gesinjoroj komence kulturkronikon:
– pola desegnistino nomumita por Andersen-premio; Arta instalaĵo inspirita de fiziko; polaj kulturinstitucioj disponigas siajn rezidejojn al ukrainaj artistoj;
– Nia felietono estas dediĉita al la nova Historimonumento, kiu estas la 15-jarcenta Klostra Komplekso en la urbo Radom. Tiu informo estas ankaŭ por ni preteksto prezenti legendon pri la kreiĝo de la urbonomo.
– En la E-komunuma segmento ni informas pri la Universala Kongeso en Montrealo .al kiu eblas – la lastan fojon favorepreze – aliĝi ĝis la 31-a de marto. Alia limdato pasonta fine de la marto estas la Belartaj Konkursoj de UEA-2022.
Muzike ni proponas la kanzonon de Merlin „Bluaj fragoj” kaj la E-version de la kanzono „La vivo rozas” en la plenumo de Joëlle Rabu.
La porgraminformon akompanas la interreta foto de la nova Historimonumento en la urbo Radom. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003.
La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

Total Play: 0

Users also like

100+ Episodes
Rádiofobia .. 500+     80+
9 Episodes
De Netflix N .. 1K+     70+
50+ Episodes
Art Talk in .. 50+     7
900+ Episodes
Spanish Podc .. 600+     70+